Sextus Propertius
AVENTURO NOKTA

Dum, ho mia Lum', hieraŭ nokte mi post drinko vagadis,
      kaj neniu el servistoj min kondukis per sia man',
jen, renkonte — mi ne scias kiom multe da buboj — venis
      trupo da etuloj (ilin nombri ia tim' malhelpis min).
Etajn torĉojn tenis unuj, sagon portis kun si l' aliaj,
      kaj mi vidis, ke preparas por mi katenon unu part'.
Tute nudaj ili estis. Unu, plej kruela el ili,
      "kaptu tiun ĉi — parolis — bone jam vi rekonas lin,
jen li, konfidita al ni de kolera sia virino!"
      Tion diris li, kaj estis jam sur mia kolo la nod'.
Tiu ĉi ordonis peli min al stratomez', kaj alia
      kriis: "Li pereu, kiu eĉ ne rigardas dioj nin!
L' amatino vin, senindan, jam de tutaj horoj atendas,
      kaj vi — mi ne scias kiujn serĉas fore, vi sentaŭgul'!
Kiam ŝi de la purpura noktokufeto la ligaĵojn
      solvas, kiam la okulojn malĝojigitajn movas ŝi,
vin alspiras bonodoroj ne el plant' araba faritaj,
      sed ja, kiujn propramane faris por si Amoro mem.
Nu, indulgu lin jam fratoj, li promesas firmi en amo,
      kaj, rigardu, ni alvenis al tiu ordonita dom'."
Redonante la mantelon, ili jene mizerikordis:
      "Iru do nun, kaj ellernu resti nokte en via hejm'!"